Reddy
Aspekto
Nuna versio (nereviziita)
La Reddy estas tre konata Jati aŭ kasto de la sudo de Barato. Ili apartenas al la varno de la Kŝatrijoj, kaj tradicie ili estas Reĝoj, militistoj kaj terposedantaj aristokratoj. La plej multo de ili vivas en la ŝtato de Andra-Pradeŝo kaj parolas la Teluguan, sed multaj ankaŭ vivas en Karnatako kaj Tamilnado.
En Andra Pradeŝo ili estas 5 ĝis 6% de la populacio. En malgrandaj vilaĝoj ili ofte estis la estroj de la vilaĝo.