Saltu al enhavo

Rob Moerbeek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rob Moerbeek
Image
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1936 (1936-05-01)
Morto 27-an de novembro 2025 (2025-11-27) (89-jaraĝa)
en Beverwijk
Lingvoj Esperanto nederlanda
Nacieco nederlandano
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Nora Moerbeek-Bartels Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
filologo
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
Image
Image
vdr

Rob (Robert) MOERBEEK [MURbejk] (naskiĝis la 1-an de majo 1936, forpasis la 27-an de novembro 2025[1][2]) estis nederlanda esperantisto kaj filologo. Li laboris 32 jarojn kiel oficisto en la Centra Oficejo de UEA zorgante pri la ekspedofako kaj pri la provlegado de Esperanto k.a. periodaĵoj kaj eldonaĵoj de UEA. Li prizorgis ankaŭ la Bibliotekon Hodler kaj la arkivon de la CO. Post emeritiĝo en 2001 li laboris volontule en la CO. Li korektis ankaŭ la revuojn Monato, Internacia Pedagogia Revuo, Scienca Revuo, Fen-x (revuo de Esperanto Nederland), Esperantista Vegetarano, La Kontakto (revuo de la nederlanda LIBE-sekcio), k.a. Agado por handikapuloj, precipe blinduloj, estis proksima al li.

Ekde 2001 li reprezentis Ligon Internacian de Blindaj Esperantistoj en la Komitato de UEA. Li agadis ankaŭ pri nefumismo en la UEA-fakasocio TADEN (Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj). Li estis privatdocento pri Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo en la jaroj 1978–1998.

  • En Esperanton:
    • La afero Jesuo kaj la judoj de Peter J. Tomson. Antverpeno, 2009.
  • En la nederlandan:
    • Esperanto via de directe methode de Stano Marček. Martin, 2007.
    • Ontdek het Esperanto – Een fascinerende taal. 2010.

Honorigoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]