Saltu al enhavo

Sabazio

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sabazio
Image
greka dio Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
Sekso vira
Image
Image
vdr

Sabazio, el gr. Σαβάζιος, laŭ la Helena mitologio, estas nomo trakio-frigia kiu signifas la ĉiopova. Li estas orienta dio, kiu, simile al Bakĥo, havis kulton kun orgia karaktero. Ordinare asimilita al Dionizo, li estis konsiderata la maljuna Dionizo de la tuta greka mondo. Oni atribuis al li la bredadon de la brutoj kaj, tiele, oni klarigis la kornojn ofte trovitajn en liajn statuojn. Laŭ la tradicio, Zeŭso kuniĝis kun Persefona sub la formo de serpento, kiu estis la besto dediĉita al la dio kaj plenumis gravan rolon en liaj misteroj.