Sean Baker
Aspekto
| Sean Baker | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 26-an de februaro 1971 (55-jaraĝa) en Summit, Nov-Ĵerzejo |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | New York University Tisch School of the Arts (en) Gill St. Bernard's School (en) |
| Okupo | |
| Okupo | filmreĝisoro filmmuntisto filmproduktoro scenaristo ĉefkameraisto |
Sean Baker estas usona kinfilma reĝisoro kaj scenaristo, filma muntisto, produktoro kaj ĉefkameraisto. Li naskiĝis la 26-an de februaro 1971 en Summit, kantono Union, Nov-Ĵerzejo, do nun estas 55-jaraĝa. Interalie li konatiĝis pro la reĝisorado de la komedia dramo Anora, kiu estis publikigita en 2024. Ĝi estas prezentita en oficiala konkuro al la Festivalo de Cannes 2024, kie ĝi estis premiita per la Ora palmo. Krome ĝi honoriĝis per la premio David di Donatello 2025 kiel plej bona eksterlanda (do ne-itala) filmo, kaj ricevis pliajn premiojn.

