Saltu al enhavo

Slavonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Slavonio
Historia regiono
Image
Image
Image
FlagoBlazono

LandoKroatio

- koordinatoj45° 27′ 0″ N, 17° 55′ 0″ O (mapo)45.4517.916666666667Koordinatoj: 45° 27′ 0″ N, 17° 55′ 0″ O (mapo)
Akvokolektejo12 556 km² (1 255 600 ha) [+]
Areo12 556 km² (1 255 600 ha) [+]


Slavonio (Tero)
Slavonio (Tero)

Slavonio (Kroatio)
Slavonio (Kroatio)
DEC
Image

Map
Slavonio
ImageVikimedia Komunejo:  Slavonia [+]
Image
Image
vdr
Image
Slavonio
Image
Situo de Slavonio

Slavonio (kroate Slavonija, mezepoka hungara nomo Tótország, nuna hungara Szlavónia) estas historia regiono inter la riveroj Drava kaj Sava, en la norda-nordorienta parto de Kroatio.

Slavonio estis en la romia epoko parto de la provinco Pannonia Inferior. La sudslavoj setlis tie dum la 7-a jarcento, komence dum avara, poste (ekde fino de la 8-a jarcento) dum franka regado-potenco. En 826, orientan parton de Slavonio okupis bulgaroj, sed la frankoj baldaŭ repuŝis ilin. La regiono estis – laŭ kroataj historiistoj – dum la 10-11. jc. sub kroata regado, dum laŭ hungaraj sciencistoj ĝi estis sub regado de la post-danubaj hungaraj regionoj, kiuj komence de la 11-a jarcento etendiĝis eĉ trans la riveron Drava. Alia sciencista grupo supozas, ke la teritorio apartenis longtempe al neniu.

Komence de la 12-a jarcento ĝi estis parto de la Hungara Reĝlando, la hungara reĝo komisiis slavonan banuson direkti la regionojn de Zagrebo, Varasd, Kõrös, Orbász kaj Pozsega.

Dum la turka epoko, la ofico de la kroata kaj slavona banusujoj kunfandiĝis kaj ekde la 18-a jarcento, oni rigardis la malnovan Slavonion jam kiel parton de Kroatio. Ĝia loĝantaro konsistis ĝis la 16-a jarcento ĉefe el kroatoj, malpli el hungaraj kaj germanaj setlintoj. Dum kaj post la turka epoko, regado, ĝin plenigis sudslavaj rifuĝintoj kaj restis nur kelkaj hungaraj vilaĝoj ĉirkaŭ Eszék. La pli norda regiono nomata Baranya restis firme hungara. Tiu regioneto troviĝas sur la mapo ne blue, sed helblue.

Oni regis Slavonion en la 18-19-a jc. el administra centro Eszék (Osijek) kaj formante la departementojn Verõce, Pozsega (reĝa departemento) kaj Szerém. En 1868, la tri departementoj iĝis partoj de la aŭtonoma Kroatio-Slavonio, kompense la kroatoj transdonis la havenon Fiume al la hungaroj.

La kroata asembleo deklaris la 29-an de oktobro 1918 la disiĝon de Hungario, tiel Slavonio restis parto de la Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (pli poste Jugoslavio).

Slavonio estis inter 1991 kaj 1995 batalejo por la kroataj kaj serbaj trupoj. La tie vivantaj serboj sensukcese provis fondi apartan ŝtaton (Krajina) el Kroatio kaj resti en Jugoslavio. La kroatoj reokupis la teritoriojn en 1995.

Slavonio estas parto de Panonia ebenaĵo kaj loĝantaro plejparte okupiĝas pri agrikulturo. Oni tie sukcese kreskigas tritikon, maizon kaj aliajn ekonomie gravajn plantojn.

Urbo Loĝantaro
Osijek114.616
Slavonski Brod64.612
Vinkovci35.912
Vukovar31.670
Đakovo30.092
Požega28.201
Virovitica22.618
Našice17.320
Županja16.383
Nova Gradiška15.833
Daruvar10.550
Pakrac8.855
Otok7.755
Lipik2.300