Saltu al enhavo

Spokane

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Spokane (apartigilo)
Image
Spokane
Image
Image
urbo en Usono
urbego
kantona sidejo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Lisa Brown
Demografio
Loĝantaro 228 989  (2020) [+]
Loĝdenso 1 272 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 39′ N, 117° 25′ U (mapo)47.657194444444-117.4235Koordinatoj: 47° 39′ N, 117° 25′ U (mapo) [+]
Alto 562 m [+]
Areo 180,018452 km² (18001.8452 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Image
Spokane (Vaŝingtonio)
Spokane (Vaŝingtonio)
DEC
Image
Lokigo de Vaŝingtonio en Usono
Situo de Spokane en Vaŝingtonio, kaj en Usono
Spokane (Spokane (Vaŝingtonio))
Spokane (Spokane (Vaŝingtonio))
DEC
Image
Situa mapo de Spokane

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Spokane, Washington [+]
Image
Image
vdr

Spokane (elparole spo-KÆN; eventuale esperantigebla Spokeno)[1] estas la dua urbo (post Seatlo), laŭ popolnombro, en la subŝtato Vaŝingtonio, Usono. Ĝi estas la plej granda urbo en la parto de la ŝtato oriente de la Kaskada Kresto; Spokane fiere sin nomas "la Reĝina Urbo de la Enlanda Imperio". Ĝi estas la administra ĉefurbo de la kantono Spokane, kaj situas ambaŭflanke de la rivero Spokane.

La urbo prenis sian nomon de la loka indiĝena popolo, la spokena tribo, aŭ eble de la rivero.

En la urbo troviĝas katolika universitato Gonzaga kaj protestanta kolegio Whitworth, kaj filiaj terenoj de du ŝtataj universitatoj.

Image
el birda perspektivo

Laŭ la usona censo de 2000 Spokane havis 195 629 loĝantojn. Ĝi fondiĝis en 1881, kiel fina konstrupunkto de la transkontinenta fervojo Northern Pacific.

En 1974 Spokeno fariĝis la plej malgranda (ĝis tiam) gastiganta urbo de Monda Foiro, nome Expo '74. En 1975 la urbo gastigis ankaŭ jarkongreson de ELNA.

En 2005 la urbestro, James E. West, fariĝis skandala figuro pro akuzoj, ke li sekse atencis junulojn antaŭ pli ol 15 jaroj, kaj ke dum la pli proksima pasinteco li ofertis postenojn en la urba administracio al viroj, kiujn li ekkonis per gejaj retejoj. Li konfesis pri iuj el la akuzaĵoj kaj malkonfesis pri aliaj, sed malgraŭ rezolucio de sia partio ke li nepre demisiu, li diris ke li ne intencas forlasi la urbestrecon pro la skandaloj.

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

[laŭ alfabeta ordo]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Se estus iuj konvinkaj pruvoj pri efektiva uzo de tiu esperanta vorto ekster la paĝaro de Vikipedio, kio ĝis nun mankas

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


Image
Cintro en la centra arko de la Ponto de la Strato Monroe en Spokane, 1911.