The Age
| The Age | ||
|---|---|---|
| taggazeto gazeto retgazeto gazeto de registro | ||
| Komenco | 17-a de oktobro 1854 vd | |
| Landoj | Aŭstralio vd | |
| Sidejo | Melburno | |
| Posedata de | Nine Entertainment Co. vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
The Age estas liberala aŭstralia larĝformata gazeto eldonita en Melburno ekde 1854, kaj nuntempe posedata de kompanio Nine Entertainment.
La gazeto dividas kelkajn artikolojn kun ties fratina papero The Sydney Morning Herald. Ĝi estas konsiderita gazeto de registro [1] por Aŭstralio kaj diversmaniere estis konata por ties enketa raportado, kun ties ĵurnalistoj gajnis dekduojn de Walkley Premioj, plej prestiĝa ĵurnalisma premio de Aŭstralio.
La averaĝa eldonkvanto estas 202 100 ekzempleroj dum labortagoj kaj 291 000 ekzempleroj sabatojn. The Sunday Age, eldonita dimanĉe, havas eldonkvanton de 228 600 ekzempleroj. Laŭ The Age, la averaĝa atingo estas 699 000 legantoj de lundo ĝis vendredo, 919 000 sabatojn, kaj 697 000 dimanĉojn.
The Age estis fondita de du komercistoj, la fratoj John kaj Henry Cooke, kiuj elmigris de Nov-Zelando al Melburno en la 1840-aj jaroj. La unua numero de The Age aperis la 17-an de oktobro 1854.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (30 May 2017) The Broadview Guide to Writing: A Handbook for Students, 6‑a eldono, Broadview Press, p. 27–. ISBN 978-1-55481-313-1.

