Toril
| Toril | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Lando | Hispanio | ||
| Regiono | Ekstremaduro | ||
| Provinco | Cáceres | ||
| Poŝtkodo | 10521 | ||
| Politiko | |||
| Urbestro | Benjamín Sánchez Sanjuán (PSOE) | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 179 (2009) | ||
| Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 39° 54′ N, 5° 47′ U (mapo)39.897222222222-5.7788888888889Koordinatoj: 39° 54′ N, 5° 47′ U (mapo) | ||
| Alto | 266 m [+] | ||
| Areo | 149,76 km² (14 976 ha) | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Toril (Taŭrejo, sed probabla etimologio de "torril", turejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝantoj nomiĝas Torileños. La censita populacio en 2009 estis de 179 loĝantoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]Toril estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Campo Arañuelo, je altitudo de 264 m; je 108 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 169 km de Mérida, la regiona ĉefurbo kaj je 209 de Madrido. La areo de ties teritorio estas de 149,76 km². La plej proksima urbo estas Navalmoral de la Mata.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado. Elstaras arbaroj de kverkoj, utilaj por paŝtejoj. Proksime estas la Nacia Parko Monfragüe, kio permesas ruran turismon, naturan ĝuadon, ornitologio, rikoltado de fungoj ktp.
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]La preĝejo de San Blas ruiniĝis kaj oni konstruis novan ermitejon. La malnova preĝejo iĝis interpretejo de la medio.
Demografio
[redakti | redakti fonton]| 1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1981 | 1991 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| 138 | 171 | 168 | 432 | 498 | 337 | 775 | 468 | 412 | 179 | 179 | 202 | 215 | 222 | 218 | 199 | 196 | 182 |





