Saltu al enhavo

Universitato Colgate

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Colgate
Image
Image
privata universitato
privata neprofitcela lernejo
liberalarta universitato Redakti la valoron en Wikidata
moto latine Deo ac Veritati
For God and Truth
Por Dio kaj Vero
Informoj
fondodato 1819
speco Privata
Situo
Geografia situo 42° 49′ 10″ N, 75° 32′ 11″ U (mapo)42.819444444444-75.536388888889Koordinatoj: 42° 49′ 10″ N, 75° 32′ 11″ U (mapo)
lando Usono
urbo Hamilton
Adreso 13 Oak Dr, Hamilton, NY, 13346-139813 Oak Drive
poŝtkodo 13346-1398
Nombroj
nombro de studentoj 2 958 vd (stato: 2018)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
jura formo not-for-profit corporation vd
Universitato Colgate (New York)
Universitato Colgate (New York)
DEC
Image
Map
Universitato Colgate
Image
vdr

Universitato Colgate (angle Colgate University) estas privata liberalarta altlernejo en Kantono Madison, Novjorkio. Ĝi estis fondita en 1819 kiel baptista seminario, sed nun estas senkonfesia.

En 2023, US News & World Report vicigis ĝin 18-e inter la plej bonaj liberalartaj universitatoj en Usono.[1] Ĝi ankaŭ aperas en la listo de tridek "Kaŝitaj Hederuloj". Studentoj de Colgate konkuras en 25 sportoj de NCAA Divizio I.

Colgate ofertas 53 bakalaŭrajn studojn kondukantajn al bakalaŭro pri artoj. La tri plej popularaj fakoj estas biologio, ekonomiko kaj politika scienco. Krome, Colgate havas grandajn fakojn pri fremdlingvoj, fiziko, historio, psikologio, neŭroscienco kaj geologio.

Colgate havas tre distingan arkitekturan stilon. Ĝia unua konstruaĵo nomiĝas Okcidenta Halo, kiu estis konstruita de studentoj kaj fakultato uzante ŝtonojn kolektitajn el ŝtonminejo situanta ĝuste super la kampuso. La plej multaj el la pli novaj konstruaĵoj ankaŭ dividas ĉi tiun stilon. Eble la plej distinga konstruaĵo sur la kampuso estas la Colgate Memorial Chapel, kiu gastigas diversajn eventojn dum la jaro. Kiel unu el la plej grandaj konstruaĵoj de Colgate, la kapelo estas uzata por prelegoj, teatraĵoj kaj koncertoj, krom religiaj servoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Colgate University. U.S. News & World Report. Arkivita el la originalo je 2017-02-20. Alirita 2023-04-08 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]