Universitato Drake
| Universitato Drake | ||
|---|---|---|
| privata universitato privata neprofitcela lernejo | ||
| moto | Veritas Vero | |
| Informoj | ||
| fondodato | 1881 | |
| speco | privata | |
| Situo | ||
| Geografia situo | 41° 36′ 4″ N, 93° 39′ 8″ U (mapo)41.601111111111-93.652222222222Koordinatoj: 41° 36′ 4″ N, 93° 39′ 8″ U (mapo) | |
| lando | Usono | |
| Adreso | 2507 University Avenue, Des Moines, IA, 50311-4505 | |
| poŝtkodo | 50311-4505 | |
| Nombroj | ||
| nombro de studentoj | 4 774 vd (stato: septembro 2020) | |
| retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| Listoj | ||
| membro de | ||
| vd | ||
|
| ||
La Universitato Drake (angle Drake University) estas privata universitato en Des Moines, Iovao. Fondita en 1881, ĝi havas ses altlernejojn, kaj ĝia jurlernejo havas aparte altan tradician reputacion, unu el la plej malnovaj en Usono.[1]
Ĝi ofertas pli ol 140 bakalaŭrajn kaj magistrajn programojn, inkluzive de profesiaj programoj pri komerco, edukado, juro kaj farmacio.[2]
La universitato estis fondita fare de loka instruisto George Carpenter kaj Francis Marion Drake, heroo de la Usona Enlanda Milito kaj estonta guberniestro de Iovao.
La asteroido (620) Draconia, malkovrita la 26-an de oktobro 1906 de la usona astronomo Joel Metcalf ĉe la Observatorio Taunton , kaj la asteroido (694) Eckard, malkovrita de la sama astronomo ĉe la sama observatorio en novembro 1909, kie la nomo de la universitato estas skribita en inversa ordo, estis nomitaj honore al la universitato.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ About Drake Law School | Drake University (angle). Alirita 2023-09-14 .
- ↑ Undergraduate Majors, Minors & Concentrations | Drake University (angle). Alirita 2023-09-14 .



