Volme
| Volme | |
|---|---|
| rivero | |
| Bazaj informoj | |
| Longeco | 50 km |
| Fluo | |
| Geografio | |
| Landoj | Germanio |
| Regionoj | Distrikto Mark |
Volme estas maldekstra alfluo de Ruhr kaj 49,8 km longa. De tiuj troviĝas 21,3 km sur la urba teritorio de Hagen. Tra la Volme-valo pasas la fervojlinio Volmetalbahn.
Riverpaso
[redakti | redakti fonton]
Ĝi fontas en alteco de 460 metroj super la marnivelo je la sudorienta rando de la urbo Meinerzhagen en la distrikto Mark, unu kilometron oriente de la fonto de la iom pli longa rivero Agger: Dum la rivero Agger fluas sudokcidenten, la rivero Volme fluas preskaŭ rekte norden, ĝis ĝi en Hagen je 91 metroj super la marnivelo enfluas la riveron Ruhr. Sur la urboteritorio de Hagen la rivereto Volme parte estas kanaligita, sed almenaŭ parte ĝi estis renaturigita.
Ĝi trafluas interalie la urbojn Meinerzhagen kaj Kierspe, la urboparton Oberbrügge de la urbo Halver, la urboparton Lüdenscheid-Brügge, la vilaĝojn Schalksmühle kaj Dahlerbrück de la komunumo Schalksmühle, samkiel en Hagen la urbopartojn Rummenohl, Priorei, Dahl, Ambrock, Eilpe, centro kaj Boelerheide.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Der Pegel der Volme Arkivigite je 2007-12-12 per la retarkivo Wayback Machine



