Weather Underground
| Weather Underground | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| politika organizaĵo armita organizaĵo | |||||
| Komenco | 1969 vd | ||||
| Fino | 1977 vd | ||||
| Landoj | Usono vd | ||||
| Ideologio | |||||
| |||||
La Veteristoj (ankaŭ Vetera Subtera Organizo, Vetero-Homoj; angle Weather Underground, akronime WUO) estis maldekstrema, batalema subtera organizaĵo en Usono, kiu aktivis de la fino de la 1960-aj jaroj ĝis la 1970-aj jaroj. Ili ĉefe efektivigis bombatakojn kontraŭ registaraj konstruaĵoj.[1]
Ĝi formiĝis el la radikala alo de la movado Studentoj por Demokrata Socio (angle: Students for a Democratic Society, SDS), kiu kontraŭstaris la Vjetnaman militon. [2] La deklarita politika celo de la grupo estis konstrui revolucian partion por renversi usonan imperiismon.
Inter la elstaraj membroj de Weather Underground estis Kathy Boudin, Mark Rudd, Matthew Steen, Bernardine Dohrn, Bill Ayers, John Jacobs, Jeff Jones, Jim Mellen (kiu baldaŭ foriris), kaj Terry Robbins, kiu mortis en la mortiga eksplodo de urbodomo en Greenwich Village en 1970.[3][4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Weather Underground Bombings. Federal Bureau Of Investigation. Alirita 30 November 2018 .
- ↑ "Quieter Lives for 60's Militants, but Intensity of Beliefs Hasn't Faded", The New York Times, August 24, 2003.
- ↑ The Weather Underground. The Movement. Independent Lens. Arkivita el la originalo je September 14, 2018. Alirita June 2, 2010 .
- ↑ “Weather Underground American Militant Group”, Encyclopedia Britannica.

