Wookiee
Aspekto
| Wookiee | |
|---|---|
| fikcia ekstertera specio | |
| fikcia humanoida eksterterano | |
| Informoj | |
La wookiee-oj [ŭuki] estas fikcia eksterterana specio en la universo de Star Wars. La plej konata wookiee estas Chewbacca [ĉubaka], la flankulo de Han Solo.
Wookiee estas vage homsimila estaĵo, sed pli alta kaj forta, kun korpo tute kovrita de vila hararo. Ili ne portas vestojn, escepte de okaza kartoĉzono[1] por porti municion dum batalado. Ili ne havas homsimilan lingvon sed komunikas per laŭtaj muĝadoj similaj al tiuj de iuj rabobestoj.
Ilia hejma planedo nomiĝas Kashyyyk [kaŝi:k].
Laŭ George Lucas, lia hundo, alaska malamuto nomata "Indiana", inspiris lin krei fidelan, hararan, inteligentan flankulon por Han Solo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ laŭ PIV: bandoliero, balteo

