Saltu al enhavo

Ilagan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Iligan.
Ilagan
Image
provinca urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 3300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 164 020  (2024) [+]
Loĝdenso 141 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 9′ N, 121° 53′ O (mapo)17.148888888889121.88944444444Koordinatoj: 17° 9′ N, 121° 53′ O (mapo) [+]
Alto 139 m [+]
Areo 1166,26 km² ( 116 626 ha) [+]
Image
Ilagan (Filipinoj)
Ilagan (Filipinoj)
DEC
Image
Situo de Ilagan

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Ilagan [+]
Image
Image
vdr

Ilagan, - tagaloge Lungsod ng Ilagan - estas kvinaklasa, komponanta urbego kaj diocezo en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Kagajana Valo, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Isabelo. La urbego havas 91 distriktojn, el kio 12 estas urbaj distriktoj.

Image
Administracia domo por la provinco Isabelo

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ilagan situas en norda parto de la insulo for de la marbordo [1]. Baguio troviĝas 160, Kezonurbo 287, ĉefurbo Manilo 301, Legazpio (Albajo) 487, Cebuurbo 791, Puerto Princesa 891, Cagayan de Oro 1012, Dabao 1192, General Santos 1278 kilometrojn (aere) [2].

Image
Urbodomo de Ilagan
Image
Domo de Ilagan

La antaŭhispana indiĝena nomo estis Bolo. Hispana misiisto malkovris regionon de Ilagan en 1587, poste dominikanoj oficiale fondis la komunumon en 1619. La indiĝenoj forlasis sian kompromison post bruligado de la vilaĝo en 1622. Oni fondis novan vilaĝon en 1678 sur la orienta flanko de la rivero sub nomo Ilagan, kiu estas inverso de la vorto Nagali kun la signifo "translokigo". La dominikanoj akceptis la novan vilaĝon kiel eklezian mision donitan la nomon San Fernando de Ilagan. En 1686 Ilagan estis oficiale fondita kaj misiistoj konvertis la indiĝenojn al kristanismo. Baldaŭ Ilagan fariĝis la provinca ĉefurbo. En Ilagan ribelo okazis en 1763 pro la tabaka monopolo. Pirataj atakoj ofte okazis, eĉ la havenurbo estis detruita, la loĝantoj sklaviĝis. Dominado de Usono komenciĝis en 1901, kiun interrompis la mallonga japana okupo (1942-1945). Ilagan atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 1990aj jaroj, poste la komponentan urborangon en 2012, fine en 2015 oni proklamis la urbon la nova maiza ĉefurbo de Filipinoj.

Ilagan estas la ĉefa produktanto de maizoj, krome oni kultivas rizojn, legomojn, fruktojn, bredas fiŝojn, jam ekde la hispana erao produktas tabakojn. Ankaŭ la komerca branĉo gravas, krome ekzistas meblo- kaj triciklofaradoj.

Image
Katedralo en Ilagan
Image
Preĝejo en Ilagan

Religio kaj eduko

[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj estas plejparte katolikoj, la urbego estas centro de diocezo. Ekzistas ankaŭ protestantoj, baptistoj, adventistoj. En Ilagan universitato mankas, nur kolegioj kaj akademio funkcias.

Ilagan estas atingebla per nacia aŭtovojo, helpas la trafikon 2 gravaj pontoj. Enurbe tricikloj, aŭtorikiŝoj, aŭtobusoj kaj busetoj trafikas.

Ilagan situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 1651 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-decembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 22-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Image
Preĝejo en Ilagan