Big Ben
Aspekto
| Big Ben | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| kultura ikono horloĝturo Belfrido turpinto clock bell (en) inclined tower (en) Sonorhorloĝo konstruelemento nacia simbolo sonorilo | |||||
| Bazaj datoj | |||||
| Konstrustilo | Novgotiko vd | ||||
| Arkitekto | Augustus Pugin • Charles Barry vd | ||||
| Estiĝo | 28-a de septembro 1843 | ||||
| Lando | Unuiĝinta Reĝlando | ||||
| Situo | Civito de Vestminstro | ||||
| Situo | |||||
| Geografia situo | 51° 30′ 2″ N, 0° 7′ 28″ U (mapo)51.50067-0.12457000000001Koordinatoj: 51° 30′ 2″ N, 0° 7′ 28″ U (mapo) | ||||
| |||||
| Parto de | Palaco de Westminster | ||||
| |||||
| Retejo | https://www.parliament.uk/bigben/ | ||||
Big Ben (Granda Benjamino) estas la nomo per kiu estas konata la Granda sonorilo de Westminster, la plej granda el la sonoriloj troviĝas en la Horloĝturo (Elizabeth Tower ekde 2012) kiu estas parto de la Granda Horloĝo de Westminster de la Palaco de Westminster, situanta en la urbo Londono, Britio.

Kvankam tiu nomo apartenas al la granda sonorilo, populare ĝi ankaŭ aplikiĝas al la Horloĝturo. La turo situas en la nordokcidenta angulo de la konstruaĵo kiu gastigas la Ĉambrojn de la Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando. Big Ben estis konstruita inter 1843-1859. La horloĝo iam estis la plej granda en la mondo.





