Chbany
| Chbany | |||
| germane Quon | |||
| municipo | |||
Vilaĝplaco | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Chbany | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
| Distrikto | Distrikto Chomutov | ||
| Administra municipo | Kadaň | ||
| Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
| Akva rezervujo | Nechranice | ||
| Situo | Chbany | ||
| - alteco | 283 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 50° 19′ 58″ N 13° 25′ 50″ O / 50.33278 °N, 13.43056 °O (mapo) | ||
| Areo | 27,88 km² (2 788 ha) | ||
| Loĝantaro | 646 (2025) | ||
| Denseco | 23,17 loĝ./km² | ||
| Baseno | Mosta baseno | ||
| Unua skribmencio | 1422 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 431 57, 438 01 | ||
| NUTS 3 | CZ042 | ||
| NUTS 4 | CZ0422 | ||
| NUTS 5 | CZ0422 563081 | ||
| Katastraj teritorioj | 7 | ||
| Partoj de municipo | 9 | ||
| Bazaj setlejunuoj | 9 | ||
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| Retpaĝo: www.chbany.cz | |||
Chbany (germane Quon, Kwon) estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Chomutov. Vivas ĉi tie 646 loĝantoj (2025).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vilémov, Březno, Rokle, Pětipsy, Libědice kaj Nové Sedlo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1422.
La ĉefa fonto de vivtenado de la loĝantoj de Chbany estadis agrikulturo. Oni kulturis precipe cerealoj kaj ankaŭ lupolo. Plimulton de la lĝantoj kreis germanoj, kiuj devis post la dua mondmilito forloĝiĝi. Malgraŭ tio ke en la vilaĝon alloĝiĝis ĉeĥaj kamparanoj kaj voliniaj ĉeĥoj, oni sukcesis atingi eĉ ne duonon de la antaŭmilita stato de la loĝantoj.
Signifan ŝanĝon en la aspekton de la vilaĝo alportis konstruado de akva rezervujo Nechranice komencita en la jaro 1961. Ĝiaj akvoj subakvigis vilaĝojn Běšice, Čermníky, Dolany, Drahonice, Chotěnice kaj Lomazice, kies kelkaj loĝantoj transloĝiĝis ĝis Chbany. Estis konstruita por ili vico da loĝdomoj, lernejo, poŝto, vendejo, sancentro kaj konstruaĵo de loka nacia komitato. Samtempe estis devige konekti la vilaĝon al akvokondukilo, ĉar lokaj putoj kun provizado de akvo ne sufiĉis. Tra la akvokondukilo estas alkondukata akvo de Holedeč en akvoturon ĉe Čeradice, el kiu ĝi estas disbranĉigata ĝis Chbany, Vikletice kaj Žabokliky.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 1 435 |
| 1880 | 1 456 |
| 1890 | 1 514 |
| 1900 | 1 502 |
| 1910 | 1 381 |
| 1921 | 1 540 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 1 547 |
| 1950 | 754 |
| 1961 | 608 |
| 1970 | 572 |
| 1980 | 633 |
| 1991 | 583 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 599 |
| 2011 | 571 |
| 2014 | 595 |
| 2016 | 610 |
| 2017 | 608 |
| 2018 | 609 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2019 | 639 |
| 2020 | 637 |
| 2021 | 594 |
| 2022 | 636 |
| 2023 | 634 |
| 2024 | 632 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2025 | 646 |
Municipa administrado
[redakti | redakti fonton]Laŭ popolnombrado apartenis al la municipo en la jaro 1950 domaro Přeskaky. Ekde la 1-a de julio 1961 estis alligitaj kiel partoj de municipo Roztyly, Soběsuky, Vadkovice kaj Vikletice. Plua disvastiĝo okazis la 1-an de januaro 1981 (aŭ 1986), kiam estis al Chbany transgviditaj Poláky, Malé Krhovice kaj Hořenice. La administra teritorio de la municipo disvastiĝis ankaŭ je la katastraj teritorioj de la inundigitaj vilaĝoj Dolany, Drahonice kaj Lomazice, kiuj devene apartenis al Poláky.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]- Konstruaĵo de municipa ofico
- Aŭtobusa hatejo
- Loĝdomoj
- Kolono kun statuo de Virgulino Maria
- Kapelo en la vilaĝplaco
- Niĉa kapelo de Virgulino Maria
| ||||


