Jacques Delors
Jacques DELORS [ĵak delor] (naskiĝis la 20-an de julio 1925 en Parizo, mortis la 27-an de decembro 2023) estis franca ekonomikisto kaj politikisto, kiu - kaj enlande kaj internacie - dum sia kariero havis plurajn altajn politikajn postenojn. Li estis membro de la socialisma partio PS de Francio.
Post kiam li inter la jaroj 1979 kaj 1981 estis membro de la Eŭropa Parlamento, li ĝis 1984 laboris kiel franca ministro pri ekonomio kaj financoj. Dum 1985 li iĝis prezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj gvidis ĝin dum tri periodoj: de 1985 ĝis 1988, 1989 ĝis 1992 kaj de 1993 ĝis januaro 1995. Temis ĝis la ĝis tiam plej longdaŭra kaj ankaŭ el la vidpunkto de multaj fakuloj plej sukcesa Komisiono. La tria periodo estis la unuaj du jaroj de la "Eŭropa Unio" (antaŭe la Komisiono servis al la "Eŭropa Komunumo"), ĉar la decidoj de la Traktato de Mastriĥto ekvalidis komence de 1993.
En 1992, li estis honorigata per la Karola Premio
| ||||||||
| ||||||||
| ||||||||
- Mortintoj en 2023
- Viroj
- Naskiĝintoj en 1925
- Naskiĝintoj la 20-an de julio
- Mortintoj la 27-an de decembro
- Membroj de la Eŭropa Komisiono
- Komisiono Delors 3
- Komisiono Delors 2
- Komisiono Delors 1
- Naskiĝintoj en departemento Seine
- Naskiĝintoj en Parizo
- Prezidantoj de la Eŭropa Komisiono
- Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Francio 1979-1984
- Francaj ministroj pri financoj
- Homoj de PS (Francio)
- Sindikatistoj de CFTC (Francio)
- Kristanaj socialistoj
- Kristanaj aktivuloj
- Honordoktoroj de la katolika universitato de Loveno
- Karolpremiitoj
- Grandaj Krucoj de la Federacia Meritkruco (Germanio)
- Premiitoj per la Internacia Premio de Katalunio
- Komandoroj de la Honora Legio
- Ordenitoj en la Ordeno de la Kruco de Terra Mariana en 1-a klaso
- Grandaj Krucoj de la Ordeno de Izabela la Katolikino
- Premiitoj per premio Princo de Asturio en internacia kunlaboro

