Saltu al enhavo

Java podargo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Java podargo
Image
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podargoformaj Podargiformes
Matthews, 1918
Familio: Podargedoj Podargidae
Gray, 1847
Genro: Batrachostomus
Gould, 1838
Specio: Java podargo B. javensis
Batrachostomus javensis
(Horsfield, 1821)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
Image
Image
vdr

Java podargo (Batrachostomus javensis) aŭ Podargo de Horsfield estas noktula specio de birdoj en la familio Podargedoj, Podargidae. Ĝi troviĝas en insuloj de Indonezio kaj Filipinoj kaj aliaj areoj de Sudorienta Azio. Ĝi estis foje konsiderata samspecia kun la Malajzia kaj la Palavana podargoj. Ili vivas en subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Javan podargon unue priskribis en 1821 la usona natursciencisto Thomas Horsfield kiel Batrachostomus javensis. La specion poste metis Sibley kaj Monroe en B. javensis kaj B. affinis en 1990 kaj 1993, kaj en 1997, B. pygmaeus, estis priskribita de Alviola kiel specio "nova por la scienco". Tamen, Holyoak en 1999 kaj Dickinson en 2003, sinonimigis tiujn novajn speciojn kun B. javensis.[1]

La specio kreskas ĝis longo de ĉirkaŭ 22 cm. La supraj partoj estas miksaĵo de bruna, griza, flavbruna kaj blanka, makulecaj per nigra. La skapulaj havas plurajn grandajn ovalajn blankajn makulojn. Estas blanka strio super la okulo kaj blanka duonkolumo. La subaj partoj estas brunaj kun flavbruna, cinamokolora kaj blanka makulecoj. La flankoj kaj ventro estas ĝenerale pli palaj, kun iom da bruna strieco. Inaj birdoj estas iom pli flavbrunaj kaj pli helaj ol maskloj, kaj junuloj estas similaj al plenkreskuloj sed pli palaj kaj pli senbrilaj. La beko estas bruna, la irisoj flavaj kaj la kruroj brunaj.[2]

Subspecioj, distribuado

[redakti | redakti fonton]

La Java podrgo havas teritoriojn tra tropika sudorienta Azio. Estas jenaj tri subspecioj:

  • B. j. continentalis en Kamboĝo, Laoso, Birmo kaj Tajlando;
  • B. j. affinis en Duoninsula Malajzio, Filipinoj, Saravako, Sabaho, Brunejo, Borneo kaj Sumatro; kaj
  • B. j. javensis en Javo.

La tipa vivejo estas ĉiamverda tropika arbaro de malaltaj teroj inkluzive de marĉaj areoj, precipe areoj kun densa subkreskaĵaro.[3] Ĝi foje troviĝas en foliarbaroj, kaj ankaŭ en plantejoj, sekundaraj arbaroj kaj urbaj parkoj.[1] Ĝia altituda intervalo estas ĝis almenaŭ 800 m, kaj ĝi troviĝas pli alte ol tio en Javo.[3]

Kiel aliaj podargoj, ĉi tiu specio estas noktula kaj krepuskula. Ĝi manĝas insektojn kiel papiliojn kaj tineojn, formikojn, akridojn, cikadojn, skarabojn, forfikulojn, blatojn, raŭpojn kaj malgrandajn moluskojn. Manĝaĵo povas esti kolektita de la grundo aŭ kolektita de foliaro kaj branĉoj, aŭ eble kaptita dumfluge. Ĝi ripozas sufiĉe proksime al la grundo, unuope aŭ en paroj, transverse sur malgrandaj branĉoj. Ĝi foje sidas ĉe la pinto de altaj arboj dum la nokto.[2]

La nesto estas konstruita sur malalta, ebena branĉo ĉirkaŭ 4,5 cm en diametro kaj estas tre malprofunda taso farita el musko, lanugaj plumoj kaj ŝelfragmentoj. Unu aŭ du ovalaj blankaj ovoj estas demetitaj kaj kovataj de la gepatra birdo kuŝanta laŭlonge de la branĉo.[2]

B. javensis estas ĝenerale konsiderata kiel malofta birdo, sed ĝi havas tre larĝan teritorion kaj neniuj apartaj minacoj estas agnoskitaj, do la Internacia Unio por la Konservo de Naturo taksis ĝian konservan statuson kiel "malplej zorgiga".[1] Ĝi estas verŝajne subregistrita en la plej multaj partoj de sia teritorio.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 3 4 BirdLife International (2016). Batrachostomus javensis”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22727987A94967251.en. Alirita 16a de Novembro 2021..
  2. 1 2 3 Cleere, Nigel. (2010) Nightjars: A Guide to Nightjars and related birds. Bloomsbury Publishing, p. 76–78. ISBN 978-1-4081-3547-1.
  3. 1 2 Holyoak, D.T.. (2001) Nightjars and Their Allies: The Caprimulgiformes. OUP Oxford, p. 132–135. ISBN 978-0-19-854987-1.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]