Saltu al enhavo

Podargoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Podargoformaj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Podargoj
paro da podargoj
paro da podargoj
kamuflaj podargoj
kamuflaj podargoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podargoformaj Podargiformes
Matthews, 1918
Familio: Podargedoj Podargidae
Gray, 1847
genroj

Podargus
Batrachostomus
Rigidipenna

Aliaj Vikimediaj projektoj
Image
Image
vdr

La Podargoj, ranbuŝulojPodargedoj estas grupo de noktulaj birdoj parencaj de la kaprimulgoj. Ili troviĝas el Barato tra suda Azio al Aŭstralio.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

El la tri genroj, tiu nomita Batrachostomus, deprenas la nomon el la greka, kie batraĥo signifas ranon kaj stoma signifas buŝon, pro ties grandaj plataj hokoformaj bekoj kiuj similas al rano kun malferma buŝego, kaj samcele: por pli facile kapti insektojn.

La tri specioj de la genro Podargus estas grandaj podargoj limigitaj al Aŭstralio kaj Novgvineo, kaj havas grandajn platajn larĝajn bekojn. La dek specioj de la genro Batrachostomus troviĝas en tropika Azio. Ili havas pli malgrandajn kaj pli rondoformajn bekojn. En aprilo 2007 oni priskribis novan specion de podargoj el la Salomonoj kaj lokita en nove formita genro, nome Rigidipenna.

Ĵusa priserĉado sugestas, ke la du grupoj de podargoj ne estus tiom proksime parencaj kiel oni iam supozis kaj, ke la aziaj specioj estu apartigitaj kiel nova familio, nome Batraĥostomedoj. Kutime lokitaj en la ordo Kaprimulgoformaj, aliaj ĵusaj pristudoj dubas pri la lokigo de podargoj en tiu ordo,[1] kaj sugestas, ke ili estas sufiĉe distingaj por meriti propran ordon, Podargoformaj, kiel Gregory Mathews proponis en 1918.

Genro Podargus

Genro Batrachostomus

Genro Rigidipenna

La flugo de podargo estas malforta.

Ili ripozas horizontale sur branĉoj dumtage, tre bone kamuflita per siaj kamufla plumaro, tre simila al la bruna arboŝelo.

La ino demetas ĝis tri blankajn ovojn sur branĉoforko, kaj tiuj estas kovataj de la ino nokte kaj de la masklo tage.

  1. Mayr, G. (2002): Osteological evidence for paraphyly of the avian order Caprimulgiformes (nightjars and allies). Journal für Ornithologie 143(1): 82–97. COI:10.1046/j.1439-0361.2002.01030.x HTML resumo[rompita ligilo]
  2. Kinabalu-montaj alpaj herbejoj

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]