Saltu al enhavo

Kandersteg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kandersteg (stacidomo).
Image
Kandersteg
Image
Blazono de Kandersteg
Image
Kandersteg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distriktoFrutigen-Suba Simme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009Frutigen
Geografia situo CH1903: 618103 / 149480 (mapo)46.4963888888897.6744444444444Koordinatoj: 46° 30′ N,  40′ O; CH1903: 618103 / 149480 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj1198
Areo133,9 km²
Alteco1174 m super marnivelo
Poŝtkodo3718
Komunumkodo0565
Image
Mapo de Kandersteg
Image
vdr

Kandersteg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Frutigen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1198 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Kandersteg situas ĉe la suda portalo de la malnova Lötschberg-Tunelo norde de la Bernaj Alpoj. Sur la teritorio de la komunumo situas la Kander-Glaĉero, kiu estas la fonto de la rivero Kander. En nordoriento de la komunumo situas la montara lago Oeschinensee. La komunumo konsistas el la du municipoj Kandersteg kaj Gastern.

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Kandersteg limas en nordo al Kandergrund, en nordoriento al Reichenbach en Kander-Valo, en oriento al Lauterbrunnen, en orientsudoriento al Blatten (Lötschen) (VS), en sudoriento al Wiler (Lötschen) (VS), en sudsudoriento al Kippel (VS), en sudo al Ferden (VS), en sudokcidentsudokcidento al Leukerbad (VS), en okcidento al Adelboden, kaj en nordokcidento al Frutigen.

Pro la situo de la sudportalo de la fervojtunelo sub Lötschberg la stacidomo de Kandersteg estas ŝarĝejo por la aŭtomobiltransporttrajnoj inter Kantono Berno kaj Valezo. Krom la fervojkonekto ekzistas loka buso kaj buslinio al Frutigen.

Ĝis 1850 Kandersteg estis parto de Frutigen. La hodiaŭa komunumo Kandersteg estiĝis en la jaro 1908 per disiĝo de la komunumo Kandergrund. Jam kiam Kandergrund kaj Kandersteg disiĝis de Frutigen, la kandersteganoj preferintus havis sian propran komunumon. Kiam en la jaro 1907 la kandergrundanoj rifuzis al Kandersteg propran elektrejon la situacio eksplodis, kaj la kandersteganoj kolektis subskribojn por la disiĝo. La siatempa voĉdono finis per egalaj voĉoj, tamen la disiĝo okazis per dekreto de la kantono.[1]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]