Saltu al enhavo

Lancy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lancy
Blazono de Lancy
Blazono de Lancy
Image
Preĝejo de Lancy
komunumo en Svislando urbo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto(Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj 46° 11′ 0″ N  7′ 0″ O / 46.18333 °N, 6.11667 °O / 46.18333; 6.11667 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj27852
Areo4,82 km²
Alteco420 m super marnivelo
Poŝtkodo1212
Komunumkodo6628
Image
Mapo de Lancy
Image
Administrado
Poŝtkodo 1212 1213
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Salima Moyard
Demografio
Loĝantaro 28 909  (2012) [+]
Loĝdenso 6 061 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo CH1903: 497872 / 116221 (mapo)46.189696.11578Koordinatoj: 46° 11′ N,  7′ O; CH1903: 497872 / 116221 (mapo) [+]
Alto 420 m [+]
Areo 4,77 km² (477 ha) [+]
Lancy (Lancy)
Lancy (Lancy)
DEC
Image
Situa mapo de Lancy

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Lancy [+]
Image
vdr

Lancy estas urbo kaj komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.

Laŭ la stato de 2012 en la komunumo vivis 28 909 loĝantoj sur areo de 4,77 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 061 loĝantoj/km².

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La urbo Lancy situas sudokcidente de Ĝenevo ĉe la suda bordo de la rivero Rodano. La urbo konsistas el la du partoj Grand-Lancy kaj Petit-Lancy.

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La urbo limas en nordo al Ĝenevo kaj Vernier, en oriento al Carouge, en sudo al Plan-les-Ouates, kaj en okcidento al Onex.

Sciindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La futbalstadio Stade de Genève, kie okazis tri ludoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 troviĝas sur la teritorio de la urbo Lancy.

Lancy estas konektita al la urba tram- kaj busreto de Ĝenevo. La ĝeneva tramlinio n-ro 15 kaj diversaj buslinioj servas la urbon Lancy.

Lancy disponas ankaŭ pri propra aliro al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Ĝenevo tra Berno kaj Zuriko al Sankt-Galo kaj Sankt-Margreto.

La unua dokumenta mencio de Lancy datiĝas el la jaro 1097 kiel Lanciaco.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]