Saltu al enhavo

Manresa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image Por samtitola artikolo vidu la paĝon Manresa (stacidomo).
Image
Manresa

Flago

Blazono

Flago Blazono
La Seu el la turo Sankta Katerino
La Seu el la turo Sankta Katerino
municipo de Katalunio
ŜtatoFlago de Hispanio Hispanio
Aŭtonoma KomunumoFlago de Katalunio Katalunio
ProvincoBarcelono
KomarkoBages
Poŝtkodo08241
Areo41,66 km²
Alteco238 m.
Distanco64,5 km de Barcelono
Loĝantaro80 974 loĝ. (2025)
RiverojCardener kaj Llobregat
Retejohttps://manresa.cat
Koordinatoj 41° 43′ 46″ N  49′ 38″ O / 41.72944 °N, 1.82722 °O / 41.72944; 1.82722 (mapo)
ImageMap
Image
vdr

Manrezo aŭ Manresa (prononco en la kataluna: [mənˈrɛzə]) estas la ĉefurbo de la komarko Bages, en la Provinco Barcelono, Katalunio. Ĝi troviĝas ĉirkaŭ 60 km de la urbo Barcelono, en la koro de Katalunio, kie markas limon inter la industria suda regiono kaj la pli kampara norda regiono.

Manresa havas fabrikojn de teksaĵoj, ŝpinitaĵoj, kemiaĵoj kaj maŝinaro. En la lastaj jardekoj ĝi substituis la industrion al la komerco. Estas urbo kun interesa aro da mezepokaj konstruaĵoj, kun sia ponto super la rivero Cardener kaj sia gotika preĝejo (nomita La Seu, katalune). Krome oni povas ankaŭ trovi barokajn preĝejojn kaj interesajn modernismajn konstruaĵojn. La urbo estas membro de eŭropa ligo de mezgrandaj urboj, nomata Eurotowns.

Ĝi situas precize en la angulo kie 5 km distance kunfluiĝas de la riveroj Llobregat kaj Cardener. Ĝi estas grava nodo de komunikvojoj, aparte kun la Ŝoseo de la Llobregat, inter la montoj kaj la maro, kaj la Transversa Ŝoseo, inter la internaj valoj de Urgell kaj Segarra kaj la orientaj regionoj de la lando. Manresa ĉiam ludis tra la historio tre grava rolo en la organizado de centra Katalunio.

Esperanto-movado

[redakti | redakti fonton]

En Manresa, je la komenco de 20-a jarcento, Josep Albagés Ventura fondis Esperanto-grupon kaj tie estis KEF-Kongreso en la jaro 1936. KEA-Kongreso estis en la jaro 1999.

Demografio

[redakti | redakti fonton]
Demografia evoluo
1497 h1515 h1553 h171717871857187718871900
305 315 353 5.669 8.421 15.264 18.537 22.685 23.252
191019201930194019501960197019811990
22.036 27.305 32.151 36.381 40.452 52.216 57.846 67.014 65.818
19921994199619982000200220042006-
66.133 66.055 64.385 64.067 63.742 65.440 68.505 71.772 -
1497-1553: hejmoj; 1717-1981: fakta loĝantaro; 1990- : rajta loĝantaro (pliaj informoj)

Industrio en la urbo inkludas tekstil-farado, metalurgio, kaj vitro-fabrikado.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]