Saltu al enhavo

Oncala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oncala
Image
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42172
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Martín Las Heras García
Demografio
Loĝantaro 61  (2025) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 58′ N,  19′ U (mapo)41.97-2.3138888888889Koordinatoj: 41° 58′ N,  19′ U (mapo) [+]
Alto 1 294 m [+]
Areo 39 km² (3900 ha) [+]
Image
Oncala (Provinco Sorio)
Oncala (Provinco Sorio)
DEC
Image
Situo de Oncala
Oncala (Hispanio)
Oncala (Hispanio)
DEC
Image
Situo de Oncala

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Oncala [+]
Image
Image
vdr

Oncala [onKAla] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Image
Tierras Altas en la nordo de la provinco Sorio.
Image
Loko de Oncala en la provinco Sorio.
Image
La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 39,92 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 67 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis pli ol 200 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 32 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi estas formata per du kvartaloj unuigitaj per ponto super la rivero Linares, nome la kvartalo Abajo (Malsupra) aŭ Grande (Granda), kie estas la polmoludejo, kaj la kvartalo Alto (Supra), nomita ankaŭ La Revilla, kie estas la preĝejo.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Oncala-Valtajeros okupanta 1 619 hektarojn, nome 41% de la teritorio.​ En la municipa teritorio estas la montopasejo de Oncala (1454 msm).

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Fine de la 20á jarcento la municipa teritorio pliiĝis, ĉar ĝi aligis El Collado, kun Navabellida, kaj San Andrés de San Pedro.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, la ponto, la ermitejo kaj muzeo pri la transmigra brutobredado.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]