Saltu al enhavo

Patince

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patince
Image
municipo de Slovakio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 946 39 (pošta Iža)
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 540  (2025) [+]
Loĝdenso 48 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 44′ N, 18° 18′ O (mapo)47.737518.29444444Koordinatoj: 47° 44′ N, 18° 18′ O (mapo) [+]
Alto 109 m [+]
Areo 11,312879 km² (1131.2879 ha) [+]
Patince (Slovakio)
Patince (Slovakio)
DEC
Image
Situo de Patince

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Patince [+]
Image
Image
vdr
Image
Panoramo de Patince
Image
Akvopumpa stacio de Patince
Image
Monumento de inundo en Patince

Patince, hungare Pat estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ maldekstra bordo de Danubo. Kontraŭe troviĝas Almásfüzitő. La plej proksima urbo estas Komárno 12 km-ojn for. Tiu vilaĝo estas la plej suda punkto de Slovakio.

La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko kaj ferepoko, la romianoj postlasis sentinelan turon. La unua mencio devenis el 1260. Tiam la komunumo estis apartenaĵo de fortikaĵo Komárom. Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis. En la 18-a jarcento ĝi refondiĝis. La kampoj apartenis al familio Pálffy (pAlfi). La loĝantoj okupiĝis pri tabako kaj fiŝkaptado. Ĝis 1957 la komunumo estis ekstera parto de Marcelová. La regiono trovis sin en Ĉeĥoslovakio ekde 1920. Inter 1938-1945 la loko rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la parto de la hungaroj estis deportitaj, la restintaj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1965 okazis granda inundo, la vilaĝo kuŝis preskaŭ 2 monatojn sub la akvo. En 2001 loĝis tie 490 da homoj (448 hungaroj kaj 38 slovakoj).

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumoj

[redakti | redakti fonton]