Saltu al enhavo

Strekov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strekov
Image
municipo de Slovakio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 941 37
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 866  (2025) [+]
Loĝdenso 45 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 54′ N, 18° 25′ O (mapo)47.9016666718.41888889Koordinatoj: 47° 54′ N, 18° 25′ O (mapo) [+]
Alto 140 m [+]
Areo 41,054641 km² (4105.4641 ha) [+]
Strekov (Slovakio)
Strekov (Slovakio)
DEC
Image
Situo de Strekov

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Strekov [+]
Image
Image
vdr

Strekov, hungare Kürt estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Image
Preĝejo de Strekov

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Vác-Bratislavo. Nové Zámky troviĝas 20 km-ojn, Komárno 32 km-ojn for.

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1075. Dum la mezepoko la komunumo havis preĝejon kaj vivis tie ermitoj. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Okazis incendio en 1733, tertremo en 1755. La loĝantaro okupiĝis pri agrikulturo, vinkulturo. Faris prosperon la grava fervojo inter la iama kaj funkcianta ĉefurbo Pozsony-Pest (urbo) post 1850. En 1891 loĝis en la vilaĝo 2508 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto de "Udvard", poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 2233 da homoj (1983 hungaroj kaj 213 slovakoj).

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En la iama Kürt naskiĝis hungara monaĥo Villebald József Danczi.

Image
Kapelo de Strekov