Saltu al enhavo

Quarten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quarten
Image
Blazono de Quarten
Image
Quinten de okcidento, kun rigardo al Quarten aliflanke de la lago
komunumo en Svislando senaŭta loko
Kantono Sankt-Galo
DistriktoElektodistrikto Wil
Koordinatoj 47° 6′ 0″ N  14′ 0″ O / 47.10000 °N, 9.23333 °O / 47.10000; 9.23333 (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 0″ N  14′ 0″ O / 47.10000 °N, 9.23333 °O / 47.10000; 9.23333 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj2709
Areo61,90 km²
Alteco548 m super marnivelo
Poŝtkodo8883
Komunumkodo3295
Image
Mapo de Quarten
Image
vdr

Quarten estas komunumo en la elektodistrikto Sarganslando, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 2709 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Image
Bergsboden en Unterterzen (Quarten), rigardo al Valenlago

La komunumo Quarten konsistas el la vilaĝoj Oberterzen, Unterterzen, Quarten, Quinten, Mols, Murg, Tannenbodenalp kaj Flums-Grossberg, kiuj situas ambaŭ-flanke de la Valenlago.

Sur la teritorio de la Quarten troviĝas pluraj stacidomoj de la linio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Koiro kaj tra Quarten ankaŭ pasas la valenlaga aŭtoŝoseo A2. La municipo Quinten atingeblas nur per ŝipo.

Quarten ekzistas kiel politika komunumo ekde la fondiĝo de la Kantono Sankt-Galo en la jaro 1803. Ĝia unua dokumenta mencio tamen jam datiĝas el la jaro 801 kiel Quarto. [1]

La ĉefa enspezfonto de la komunumo Quarten estas la turismo. Al la komunumo apartenas gravaj partoj de la municipo Flumserberge, kiu estas signifa skiregiono. De Unterterzen, kien semajnfine veturas rektaj regionaj trajnoj de Zuriko, kabin-aertelefero kondukas rekte al la skiregiono Flumserberge. Somere la Valenlago kaj la Murgvalo invitas al belaj migradoj.

Monda naturheredaĵo

[redakti | redakti fonton]

Sargans apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Monda heredaĵo de UNESKO

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]