Saltu al enhavo

Santiago-Pontones

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ImageĈi tiu artikolo temas pri urbo en suda Iberio en Eŭropo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Santiago.
Santiago-Pontones
Image
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23290–23291
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Pascual Gonzalez Morcillo
Demografio
Loĝantaro 2 629  (2025) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 6′ N,  39′ U (mapo)38.09875355-2.65655369443Koordinatoj: 38° 6′ N,  39′ U (mapo) [+]
Alto 1 340 m [+]
Areo 684 km² (68400 ha) [+]
Image
Santiago-Pontones (Provinco Ĥaeno)
Santiago-Pontones (Provinco Ĥaeno)
DEC
Image
Situo de Santiago-Pontones
Santiago-Pontones (Hispanio)
Santiago-Pontones (Hispanio)
DEC
Image
Situo de Santiago-Pontones

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Santiago-Pontones [+]
Image
Image
vdr
Image
Santiago-Pontones en la provinco.
Image
Komarko Sierra de Segura de Ĥaeno en Andaluzio.

Santiago-Pontones estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio. Ĝi formiĝis en 1975 per la unuigo de la municipoj Pontones kaj Santiago de la Espada.

La areo de la municipo estas 684 km2 kie loĝas 2 956 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 4,54 loĝ./km2.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Santiago-Pontones situas sur la tuta sudo de la komarko Sierra de Segura en la nordoriento de la provinco, lime kun la provincoj Granado, Albacete kaj dek aliaj municipoj de la provinco Ĥaeno. Estas sur 1340 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno. La geografiaj koordinatoj estas 38°05′56″N 2°39′24″O.

La tuta municipa teritorio formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas trapasata de la rivero Segura kaj estas ĉefe agrikultura kaj ne tiom dependa de la olivarboj kiom la cetero de la provinco, ĉar ĝi estas pli montara. Pli gravas brutobredado (ĉefe de bovoj, inklude tiuj por taŭrludado), forstado, rura turismo, ĉasado kaj fiŝkaptado.

Ĝia municipa teritorio, de preskaŭ 700 km² estas la dua laŭ etendo de la provinco (malantaŭ nur Andújar) kaj estas formata per la kunigo de 27 domarkernoj, el kiuj la ĉefaj estas Santiago de la Espada kaj Pontones, kiuj ĝis 1975 estis sendependaj municipoj kiuj pro sia gravo nomigis la novan municipon formitan per la kunigo de ambaŭ. Ene de la municipa teritorio estas la enklavo Cabeza de la Viña, dependa de la municipo Hornos.

Setlejoj kiuj formas la municipon Santiago-Pontones (2009)[1]
SetlejojLoĝantojVirinojVirojDistanco (km)
Santiago de la Espada (ĉefa kerno)1.3997176820 km.
La Agragea10129 km.
Los Anchos43172626 km
Arroyo Venancia116511 km
El Artuñedo95422 km
La Ballestera1441025 km
La Cabañuela10178 km
Las Canalejas10131 km
Casas de Carrasco189920 km
Casicas del río Segura167918 km
Los Centenares52330 km
El Cerezo132666610 km
Coto Ríos29514515084 km
Fuente Segura42202220 km
Los Goldines62426 km
Las Gorgollitas21101136 km
Huelga de Utrera52316 km
Huerta del Manco15671853 km
Loma de María Ángela96484886 km
Marchena128596920 km
La Matea3681632055 km
Miller83354825 km
Montalvo157825 km
La Muela52232923 km
Las Nogueras6942274 km
El Parralejo42202220 km
El Patronato50222815 km
Peguera del Madroño2691836 km
Pontón Alto133716218 km
Pontones21910511417 km
Poyotello1981111 km
Solana de Padilla00065 km
Los Teatinos15272806 km
La Toba22101216 km
Tobos34151910 km
Vite86404613 km
Fontoj: INE 2010 (informo de 2009), Google Earth, Distancoj

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. «Población total de Santiago-Pontones» Instituto de Estadística de Andalucía. juntadeandalucia.es, ed. Konsultita la 24an de februaro 2020.