Thiago Almada
| Thiago Almada | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 26-an de aprilo 2001 (25-jaraĝa) en Ciudadela |
| Lingvoj | hispana |
| Ŝtataneco | Argentino |
| Okupo | |
| Okupo | futbalisto |
Thiago Almada estas argentina futbalisto. Li naskiĝis la 26-an de aprilo 2001 en Ciudadela, do nun estas 25-jara. Post profesia futbalado jam ekde la jaro 2018 en la klubo Vélez Sarsfield, ekde 2022 li membras en la unua vira teamo de la usona klubo Atlanta United FC. Krome ekde la jaro 2022 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo, post tri junaj plenkreskaj jaroj ekde 2019 en naciaj teamoj de sub-20 kaj sub-23-jaruloj - li ankaŭ estis membro de la juna argentina futbala teamo de sub-23-jaruloj en la "Somera Olimpiko 2020" pro la kronvirusa pandemio prokrastita al 2021 en Tokio. Kadre de la nacia teamo li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2022 kaj kun la teamo venkis la turniron. Same li partoprenas kadre de la argentina nacia teamo en la Futbala Mondpokalo 2026 en Usono, Meksiko kaj Kanado. Matĉe li en la nacia teamo de 2022 kaj 2026 rekoneblis per la numero "16".
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- artikolo pri li la 22-an de julio 2020 en la sportnovaĵa retejo 442, kun foto (hispane)
- kaj artikolo pri li la 17-an de novembro 2022, antaŭ la Futbala Mondpokalo 2022, kun du pliaj fotoj en la retejo sanjuan8 (same hispane)
| ||||||
| ||||||

