Saltu al enhavo

Torrubia de Soria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torrubia de Soria
Image
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 42138
Urbestro Raimundo Martínez Vicente
Demografio
Loĝantaro 52  (2025) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 38′ N,  5′ U (mapo)41.629722222222-2.0913888888889Koordinatoj: 41° 38′ N,  5′ U (mapo) [+]
Alto 1 048 m [+]
Areo 52,33 km² (5233 ha) [+]
Image
Torrubia de Soria (Provinco Sorio)
Torrubia de Soria (Provinco Sorio)
DEC
Image
Situo de Torrubia de Soria
Torrubia de Soria (Hispanio)
Torrubia de Soria (Hispanio)
DEC
Image
Situo de Torrubia de Soria

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Torrubia de Soria [+]
Image
Image
vdr

Torrubia de Soria [toRUbja deSOrja] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco. La loknomo Torrubia de Soria estas etimologie komprenebla kiel Flava Turo de Soria.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Image
Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
Image
Loko de Torrubia de Soria en la provinco Sorio.
Image
Tordesalas.
Image
Ruinoj de turo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 52,33 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 61 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 320 loĝantojn el la 1930-aj jaroj.

Ĝi distas 44 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Sauquillo de Alcázar, Tordesalas kaj Torrubia.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Encinares de Sierra del Costanazo, okupanta 896 hektarojn, nome 17 % de la teritorio kaj la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Altos Campos de Gómara, okupanta 100 % de la teritorio.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

En la Censo de Pecheros de 1528 oni registris 56 pecheros, tio estas impostopagantaj familioj.​ En la frua dokumento ĝi aperas literumita Torrubia, formante parton de la Sexmo de Arciel.

Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Tordesalas. Fine de la 20-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Sauquillo de Alcázar.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, restaĵoj de turo, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]