Saltu al enhavo

Kurumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vetkuro)
Kurumo
Image
sporto sporta konkurso sporta fako
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
Image
vdr
Image
La Korrika, kurado por promocii la eŭskan lingvon
Image
Aerkurumo: Hungara aerobatia piloto Peter Besenyei konkuras per sia Extra 300 ĉe aerkurumo en Anglio.
Image
Oksa kurumo ĉe Tamilnado, Barato.

Sporta vetkuro[1], aǔ kurkonkuro estas konkuro pro rapideco, laŭ objektiva kriterio, kutime horloĝo aŭ specifa punkto. La konkurantoj en vetkurado klopodas por kompleti difinitan taskon en la plej mallonga kvanto de tempo. Tipe tio inkludas trapasi ioman distancon, sed povas esti ankaŭ aliaj taskoj krom la rapido por atingi difinitan celon.

Kurumo[2], pri plurraǔnda sporta konkuro, estas parto de la matĉo laǔ kiu la konkurantoj trakuras difinitan distancon kun kiel eble plej bona tempo-kurumo.

Tempo-kurumo[3] estas ebenkura, bicikla k.a. kurumo, en kiu oni mezuras per klikhorloĝo la tempo-rezulton de ĉiu partoprenanta konkuranto; la venkanto(j) estas tiu(j), pri kiu(j) la adicio de la tutaj tempo-kurumoj estas la plej malalta.

Dromo estas kurejo aŭ veturejo, tio estas instalaĵo konstruita por kurkonkurenco de vehikloj, atletoj, aŭ animaloj (ekz. por ĉevalvetkuro aŭ levrelkurado). Depende el la tipo de kuranto, oni povas paroli pri hipodromo, aŭtodromo ktp.

Vetkurado povas esti kurata konstante el komenco al fino aŭ povas esti farata laŭ eroj nome etapoj.

Fruaj registroj de vetkuro aperas en ceramiko el antikva Grekio, kiu priskribas kurantajn virojn rivale pro la unua loko. Ĉara konkurso estis priskribita en la verko de Homero nome Iliado.

Ekde 1980 okazas ĉiun duan jaron en Eŭskio la Korrika, vetkuro kun la celo promocii la eŭskan lingvon. Ĝis inspiris la Correlingua-n en Galegio, la Correllengua-n en Katalunio, Ar Redadeg-n en Bretonio kaj Rith-n en Irlando.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Vetkuro en NPIV
  2. Kurumo en NPIV
  3. Vetkuro en NPIV