Saltu al enhavo

Bauen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bauen
Blazono de Bauen
Blazono de Bauen
Blazono de Bauen
Bauen vidita de Binzenegg ĉe la enirejo al la Valo de Riemenstalden
Bauen vidita de Binzenegg ĉe la enirejo al la Valo de Riemenstalden
Bauen vidita de Binzenegg ĉe la enirejo al la Valo de Riemenstalden
eksa komunumo de Svislando komunumoparto en Germanio
Kantono Urio
DistriktoEn Kantono Urio ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj 46° 56′ 11″ N  34′ 47″ O / 46.93639 °N, 8.57972 °O / 46.93639; 8.57972 (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ 11″ N  34′ 47″ O / 46.93639 °N, 8.57972 °O / 46.93639; 8.57972 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj186
Areo3,77 km²
Alteco436 m super marnivelo
Poŝtkodo6466
Komunumkodo1204
Mapo de Bauen
Mapo de Bauen
Situa mapo de Bauen
Image
vdr

Bauen estas komunumo en Kantono Urio, en Centra Svislando. Ĝi havis 186 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Bauen situas ĉe la okcidenta bordo de la Lago de Urio, kiu estas la suda brako de la Kvarkantona Lago. Krom la ĉefvilaĝo Bauen al la komunumo apartenas ankaŭ la setlejo Isleten sudoriente de la vilaĝo sur la delto de la rojo Isletenbach.

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

Bauen limas en nordo al Seelisberg, aliflanke de la Lago de Urio en nordoriento al Sisikon kaj en sudoriento al Flüelen, kaj en sudo kaj okcidento al Isenthal.

Bauen situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj kaj stingebla per unu nura mallarĝa veturebla vojo laŭlonge de la lagobordo el suda direkto, kiu estis finkonstruita nur en la jaro 1956. Antaŭ 1956 Bauen atingeblis nur piede aŭ ŝipe. En la vilaĝocentro de Bauen aŭtomobila trafiko estas malpermesita.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas 8 kilometrojn sude en Altdorf.

Bauen estas konektita al la publika transportreto per la liniŝipoj sur la Lago de Urio kaj la Kvarkantona Lago. De Isleten ankaŭ ekzistas poŝtaŭto al Altdorf.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En Bauen antaŭ la preĝejo situas memoraĵo por Alberich Zwyssig, la komponisto de la Svisa Psalmo, kiu estas la svisa nacia himno.

La unua dokumenta mencio pri Bauen datiĝas el la jaro 1334 kiel Bawen. Meze de la 12-a jarcento la Monaĥejo Muri posedis la rajton pri la duono de la ekleziaj interezoj. En la jaro 1799 sur la tereno de la komunumo okazis fortaj luktoj inter aŭstraj kaj francaj trupoj.[1]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]