Saltu al enhavo

Seedorf UR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seedorf
Image
Blazono de Seedorf
Image
Aera bildo de la Reuss-Ebenaĵo. Seedorf videblas meze en la bildo ĉe la dekstra flanko
komunumo en Svislando
Kantono Urio
DistriktoEn Kantono Urio ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj 46° 52′ 59″ N  36′ 48″ O / 46.88306 °N, 8.61333 °O / 46.88306; 8.61333 (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 59″ N  36′ 48″ O / 46.88306 °N, 8.61333 °O / 46.88306; 8.61333 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj1680
Areo15,64 km²
Alteco452 m super marnivelo
Poŝtkodo6462
Komunumkodo{{{kodo}}}
Image
Mapo de Seedorf
Image
vdr

Pri la komunumo

[redakti | redakti fonton]

Seedorf estas komunumo en Kantono Urio, en Centra Svislando. Ĝi havis 1680 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Seedorf situas ĉe la suda fino de la Lago de Urio, la suda brako de la Kvarkantona Lago, kaj okcidente de la rivero Reuss, ĉe ties alfluo al la lago. Okcidente de la komunumo leviĝas la monto Gitschen, kies pinto kun alteco de 2540 m s.m. bone videblas de la Lago de Urio. Al la komunumo apartenas ankaŭ la valo Gitschintal sudoriente de la monto Gitschen, tra kiu fluas la rivero Palanggenbach. Norde de la aŭtovojo la rivero Reuss formas delton, kiu estas grandparte kovrita de marĉo.

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Seedorf limas en nordoriento al Flüelen, en oriento al Altdorf, en sudo al Attinghausen, kaj en okcidento kaj nordokcidento al Isenthal.

La komunumo Seedorf estas konektita per diversaj poŝtaŭtolinioj kun la publika transportreto. Tra la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A2, al kiu la komunumo havas alveturejon kune kun Altdorf kaj Flüelen rekte apud la nordorienta komunumlimo aliflanke de Reuss. Aertelfero kondukas de la vilaĝo ĝis Gitschenberg sur alteco de 1369 m s.m.

Ĉirkaŭ en la jaro 1200 estis konstruita la turo de Seedorf, kies bazo post preskaŭ kompleta disfalo estis konservita kaj hodiaŭ ankoraŭ videbla. La turo estis verŝajne la sidejo de feŭdaj reprezentantoj de la bienposedanto, la Virina Monaĥejo Zuriko. Supozeble temis pri la Senjoroj de Seedorf, kies ekzisto estis dokumentita en la jaro 1260. [1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]