Saltu al enhavo

Schattdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schattdorf
Image
Blazono de Schattdorf
Image
Monto Bälmete vidita de Schattdorf
komunumo en Svislando
Kantono Urio
DistriktoEn Kantono Urio ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj 46° 51′ 57″ N  39′ 20″ O / 46.86583 °N, 8.65556 °O / 46.86583; 8.65556 (mapo)Koordinatoj: 46° 51′ 57″ N  39′ 20″ O / 46.86583 °N, 8.65556 °O / 46.86583; 8.65556 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj4907
Areo16,27 km²
Alteco481 m super marnivelo
Poŝtkodo6467
Komunumkodo{{{kodo}}}
Image
Mapo de Schattdorf
Image
vdr

Pri la komunumo

[redakti | redakti fonton]

Schattdorf estas komunumo en Kantono Urio, en Centra Svislando. Ĝi havis 4907 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Image
Rigardo al la Reuss-Ebenaĵo. Schattdorf videblas maldekstre en la supra mezo de la bildo

Schattdorf situas en la ebenaĵo de la rivero Reuss en la supra Reuss-Valo, norde de la monto Bälmeten, kies alteco estas 2414 m s.m. La nordan limon de la komunumo formas la rivero Schächen, kiu alfluas ĉe la nordokcidenta limpunkto de la komunumo al Reuss. Al Schattdorf apartenas krom la ĉefvilaĝo la setlejoj Schattdorfer Berge, Haldi kaj Ried. Al la komunumo apartenas ankaŭ la valo Teiftal, tra kiu fluas la rivereto Gangbach.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,27 km², de kiuj 37,7% estas kovritaj de arbaro, 33,6% servas por agrikulturo kaj 11,0% por setlado. 17,8% de la komunuma tereno ĉefe en la alta montaro estas dezertaj.

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schattdorf limas en nordo al Bürglen, en oriento al Spiringen, en sudoriento al Unterschächen, en sudo al Silenen, en sudokcidento al Erstfeld, kaj en okcidento aliflanke de la rivero Reuss al Attinghausen.

Schattdorf estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinioj al Altdorf kaj Erstfeld.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo al la Gotardo-Pasejo kaj la svisa aŭtovojo A2. La plej proksima alveturejo al la aŭtovojo situas norde en distanco de 3 km en Altdorf UR.

La unua dokumenta mencio de Schattdorf datiĝas de la 16-a de februaro 1248 kiel Scachdorf.[1]

En la jaro 1020 tertremo detruas la naturan baraĵon de lago super Schattdorf, kaj la ondo kovras la tutan vilaĝon sub rokoj kaj ŝlimo. Nur la turo restas videbla.

En la jaro 1629 pestoepedemio mortigas pli ol trionon de la vilaĝa loĝantaro.

Dum sia tuta historio Schattdorf fariĝis regule viktimo de grandaj inundoj.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]